Endre Ady
BATALO KUN LA GRANDSINJORO

Min murdos, sciis mi, min murdos
la porko-kapa Grandsinjor'
Rigide sidis kaj rikane,
sur or' li sidis, sur la or'
Mi sentis, jen decida hor'

Mi lian naŭzan porko-kapon
karesis. Tremis li en ĝu'.
"Ekkonu min." Mi flustris. Truis
mi kapon mian. Tra la tru'
li vidis cerbon, ridis plu.

(Ĉu min aventurist' sovaĝa
li kredas?) Falis mi al ter'.
Sur bord' de l' muĝa viv' ni estis,
ni, solaj. Ruĝas jam vesper'.
"Necesas oro, ormoner'."

"Ne eble al mi plu atendi,
ja povas murdi min moment'.
Por vojo, por plezur' min vokas
misteraj vokoj, sorĉa tent'.
kaj povas murdi min moment'."

"Haregoj ŝirmas vian koron.
En mi abscesas pusa ŝir'.
Kaj tamen mia kor' benatas,
la Viv' ĝin mordis, la Sopir'.
Necesas oro. Urĝas ir'."

"Je mia jaĥt' la mar' atendas.
Kaj tendoj mil atendas min.
Fremda balzamo, fremda suno,
nova knabino, fremda vin',
atendas ĉiuj min, ja min."

"Galopas al mi ĉiu Novo,
spiregas en mi vivotut',
ĥaoso sankta: miaj sonĝoj,
kaj viaj sonĝoj: surda mut',
do krevu brust' por oro-ŝut'."

Vesper' jam nigris, trista, blinda.
Mi ĝemis. Per la ondo-zum'
senĉese venis logaj vokoj:
jen ni. Ĉu estas mono-sum'?
Susuris, flustris ondo-zum'.

Kaj ni ekluktis. Tremis bordo.
En lia karn' per ungoŝir'
mi gratis, taŭzis. Vane. Vane.
Li ridis. Tintis oroj mil.
Ne eblas ir', ne eblas ir'!

Vesperoj pasis, mil vesperoj.
Sang' mia falas flue for.
De fore oni vokas, logas,
kaj ni nur luktas kun rigor':
mi kaj pork-kapa Grandsinjor'.